外眼看中国丨从河内到北京:80年历史纪念与展望未来之旅

360影视 国产动漫 2025-09-08 09:48 1

摘要:2025年对越南和中国这两个有着长期友好关系的邻国来说,是一个重要的历史里程碑。在河内,越南人民隆重庆祝国庆80周年(1945年9月2日-2025年9月2日);而在北京,中国于2025年9月3日举行了盛大的阅兵式,纪念中国人民抗日战争暨世界反法西斯战争胜利80

2025年对越南和中国这两个有着长期友好关系的邻国来说,是一个重要的历史里程碑。在河内,越南人民隆重庆祝国庆80周年(1945年9月2日-2025年9月2日);而在北京,中国于2025年9月3日举行了盛大的阅兵式,纪念中国人民抗日战争暨世界反法西斯战争胜利80周年。这两场看似各自独立的纪念活动,实际上有着深刻的联系,共同讲述着亚洲各国人民追求独立、自由与和平的历史,同时通过富有象征意义的外交举措,彰显了双边关系的紧密。

La jaro 2025 markas gravan historian mejloŝtonon por kaj Vjetnamio kaj Ĉinio -- du najbaraj landoj kun amikeco de longa historio. En Hanojo, la vjetnama popolo solene festis la 80-an datrevenon de sia Nacia Tago (1945.9.2-2025.9.2), dum en Pekino, Ĉinio organizis grandiozan revuon por memori la 80-an datrevenon de la venko kontraŭ faŝismo en la 3-a de septembro 2025. Tiuj du ŝajne apartaj eventoj fakte havas profundan ligon: Ili kune rakontas pri la sopiro al sendependeco, libero kaj paco de la aziaj popoloj, kaj samtempe montras la fortiĝon de la duflankaj rilatoj pere de signifoplenaj diplomatiaĵoj.

各国元首出席:团结与合作的象征

在北京举行的纪念中国人民抗日战争暨世界反法西斯战争胜利80周年大会,不仅是中国的国家大事,更成为国际社会共同缅怀历史、汲取宝贵经验的时刻。值得注意的是,26位国家元首和政府首脑出席了此次活动,其中包括越南国家主席梁强。来自俄罗斯(普京总统)、朝鲜(金正恩委员长)、老挝、柬埔寨、印度尼西亚、马来西亚等亚洲国家的领导人也悉数到场,显示出中国在第二次世界大战中的贡献及其在推动地区和平合作方面所获得的广泛国际认同。

La festado en Pekino por la 80-a datreveno de la Venko de Ĉinio en la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito ne estis nur ĉina evento, sed fariĝis okazo por la internacia komunumo kune rememori kaj lerni valorajn historiajn lecionojn. Rimarkinde, 26 ŝtatestroj kaj registarestroj ĉeestis la festan aranĝon. Inter ili estas la vjetnama prezidanto Luong Cuong. La ĉeesto de gvidantoj el multaj landoj -- aparte el Azio, kiel Rusio (prezidento Putin), Nord-Koreio (gvidanto Kim Jong-un), Laoso, Kamboĝo, Indonezio, Malajzio... -- montras la ampleksan rekonon pri la kontribuo de Ĉinio dum la dua mondmilito, same kiel ĝian penadon antaŭenigi pacon kaj regionan kunlaboron.

中国的纪念中国人民抗日战争暨世界反法西斯战争胜利80周年阅兵

习近平主席与各国领导人

越南国家主席出席北京阅兵式,是一个重要的外交里程碑,反映了两党、两国以及两国人民之间的传统友谊和日益深入的合作。在两国都迎来重大纪念年份的背景下,这一举动更具意义。

La ĉeesto de la vjetnama prezidanto estas grava mejloŝtono, spegulante la tradician amikecon kaj la ĉiam pli profundan kunlaboron inter la du partioj, la du ŝtatoj kaj la du popoloj. Tio akiras eĉ pli da signifo konsiderante, ke ambaŭ landoj solenas grandajn datrevenojn en la sama jaro 2025.

中国军队参加越南阅兵:军事外交与友谊象征

两个国家的双边关系不仅体现在高层互访,还通过一系列具体而富有象征意义的行动得以展现。8月31日,中共中央政治局常委、全国人大常委会委员长赵乐际正式访问越南,出席越南八月革命暨越南社会主义共和国国庆80周年庆典。同时,中方派出由120名士兵组成的军队代表团,参加了在河内举行的国庆阅兵。

La duflankaj rilatoj ne nur limiĝas al altnivelaj vizitoj, sed ankaŭ montriĝas per konkretaj kaj simbolaj agoj. La 31-an de aŭgusto Zhao Leji, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, faris oficialan viziton al Vjetnamio por ĉeesti la 80-an datrevenon de la Aŭgusta Revolucio kaj la Nacia Tago de Vjetnamio. Samtempe Ĉinio sendis militan delegacion de 120 soldatoj por partopreni en la revuo en Hanojo.

这一事件尤为特别,因为在此之前的2025年4月,越南也邀请了中国人民解放军的一个分队参加南方解放、国家统一50周年阅兵。当时,118名中国士兵不仅参与了阅兵,还表演了文艺节目,并用越南语演唱越南革命歌曲,深深打动了在场的越南人民。这些军事交流不仅体现了双方的互信,更是两国军队和人民友谊与合作不断发展的生动见证。

Tiu evento iĝis aparte signifoplena, ĉar en aprilo 2025 Vjetnamio jam invitis trupon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo al la festoj pri la 50-a datreveno de la Liberigo de la Sudo kaj Nacia Reunuiĝo. Dum tiu solena evento, 118 ĉinaj soldatoj partoprenis en la parado, kaj ili eĉ prezentis artajn programojn kaj kantis revoluciajn kantojn en la vjetnama lingvo, forte kortuŝante la vjetnaman popolon. Tiaj interŝanĝoj ne nur pruvas reciprokan konfidon, sed ankaŭ funkcias kiel viva atesto pri la kreskanta milita amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj, plifortigante la komprenon kaj kunligon inter iliaj armeoj kaj popoloj.

回顾1945年的历史

1945年8月,日本宣布无条件投降,给整个亚洲带来了历史性转折。对中国而言,这是长期反法西斯战争的胜利,彰显了中国人民为盟军胜利所作出的巨大牺牲与贡献。而对越南来说,日本法西斯的垮台创造了“千载难逢的机遇”,使越南民族得以奋起夺取独立。

En aŭgusto 1945 la senkondiĉa kapitulaco de Japanio estas historia turnopunkto por la tuta Azio. Por Ĉinio, tio estis la venko post longa kontraŭfaŝisma milito, atestante la grandegajn oferojn de la ĉina popolo al la komuna venko. En Vjetnamio, la falo de la japana faŝismo kreis la "unufojan ŝancon en jarmilo" por la vjetnama popolo leviĝi kaj gajni sendependecon.

在越盟和胡志明主席的领导下,越南人民发动了全国总起义。1945年9月2日,胡志明主席在历史性的巴亭广场庄严宣读《独立宣言》,宣告越南民主共和国的诞生。这一事件不仅结束了殖民封建统治,也开启了民族独立的新纪元。

Sub la gvido de Viet Minh kaj prezidanto Ho Chi Minh, la vjetnama popolo lanĉis tutlandan insurekcion. La 2-an de septembro 1945, ĉe la historia placo Ba Dinh, Ho Chi Minh proklamis la deklaracion pri sendependeco, fondante la Vjetnaman Demokratian Respublikon. Tiu evento ne nur finis jarcentan kolonian regadon, sed ankaŭ malfermis novan epokon.

两国纪念与缅怀历史的方式

在北京,纪念中国人民抗日战争暨世界反法西斯战争胜利80周年大会以盛大的规模举行,多国领导人出席。这不仅展示了中国的国防实力,也彰显了其在国际舞台上的地位。整个庆典突出传递了“铭记历史、缅怀先烈、珍爱和平、开创未来”的重要信息。

En Pekino, la revuo por la 80-a datreveno de la venko kontraŭ faŝismo estas organizita grandioze, kun la ĉeesto de multaj internaciaj gvidantoj. La evento montras ne nur la naciajn defendkapablojn, sed ankaŭ la pozicion de Ĉinio sur la monda scenejo. La mesaĝo "memori historion, honori heroojn, subteni pacon kaj malfermi la estontecon" estis emfaze elsendita tra la tuta aranĝo.

越南的国庆阅兵

中国军队参加越南国庆阅兵

在越南,全国上下数百万民众参与国庆80周年庆典,重点是弘扬爱国传统、缅怀英烈、彰显维护独立主权的决心和革新的成就。值得一提的是,除了中国军队外,还有来自俄罗斯、老挝和柬埔寨的军队参加阅兵,展现了国际团结以及对越南在争取民族独立与世界和平中的贡献的广泛认可。

En Vjetnamio, la solenoj por la 80-a datreveno de la Nacia Tago okazis tutlande kun partopreno de milionoj da homoj. La ĉefa enhavo estis edukado pri la patriota tradicio, omaĝo al falintaj herooj, kaj konfirmo de la volo defendi sendependecon, suverenecon kaj la atingojn de la reformado. Precipe, krom la partopreno de la ĉina armeo, ankaŭ armeaj trupoj el Rusio, Laoso kaj Kamboĝo ĉeestis, montrante internacian solidarecon kaj vastan rekonon pri la kontribuo de Vjetnamio al la batalo por la nacia sendependeco kaj la monda paco.

历史启示与未来方向

越南和中国都深刻体会到和平、独立与自主的价值。过去的历史经验成为两国携手应对当下与未来挑战的重要基础。两国的抗外侵历史可成为共同记忆,进而促进互信,推动睦邻友好与互利合作。

Kaj Vjetnamio kaj Ĉinio profunde aprezas la valorojn de paco, sendependeco kaj memstareco. La lecionoj de la pasinteco servas kiel fundamento por kune fronti nunajn kaj estontajn defiojn. La historia sperto pri kontraŭstaro al eksteraj agresoj fariĝis komuna memoro, kiu povas konstrui fidon kaj antaŭenigi amikajn, reciproke utilajn kaj najbarajn rilatojn.

在当前复杂的地缘政治背景下,两国共同缅怀历史,发出了追求和平、稳定与共同发展的强烈信号。经济合作、文化交流和民间往来不断深化,进一步巩固了传统友谊。两国高层领导人的互访以及象征性的军事交流,正是这种合作与发展的生动体现。

En la nuntempe kompleksa geostrategia situacio, la komuna rememoro pri historio elsendas fortan mesaĝon pri la sopiro al paco, stabileco kaj komuna disvolviĝo de Azio. Ekonomia kunlaboro, kultura interŝanĝo kaj kontaktoj inter la popoloj de la du landoj ĉiam pli fortiĝas, kontribuante al la firmigo de la tradicia amikeco. La ĉeesto de altnivelaj gvidantoj kaj la simbolaj militaj interŝanĝoj dum ĉi tiu jaro de gravaj jubileoj estas klara pruvo de la tendenco al kunlaboro kaj evoluo.

过去80年,越南和中国都经历了争取民族独立和保卫国家主权的艰苦历程。尽管纪念形式各有不同,但两国人民都在共同弘扬人类的普世价值——自由、独立与和平。越南国家主席出席北京阅兵,以及中国军队参加河内阅兵,不仅是单一的外交事件,更是两国关系不断深化与实质性发展的有力见证,涵盖政治、军事、文化及人民等多个领域。

La 80-jara vojaĝo de ambaŭ landoj estas profunde markita de la bataloj por nacia sendependeco kaj defendo de suvereneco. Kvankam la manieroj de festado malsamas, tamen la du popoloj celas la samajn universalajn valorojn de la homaro: libero, sendependeco kaj paco. La ĉeesto de la vjetnama prezidanto en la armea parado de Pekino kaj la partopreno de la ĉina armeo en la parado de Hanojo ne estas nur unuopaj diplomatiaĵoj, sed vivaj pruvoj de la ĉiam pli profunda kaj substanca evoluo de la duflankaj rilatoj en pluraj kampoj: politiko, defendo, kulturo kaj interpopolaj kontaktoj.

回望过去,共同走向更加光明的未来——这正是越中两国通过隆重纪念活动所要传达的共同信息。在不断传承与发扬历史经验的基础上,两国的睦邻友好关系必将持续巩固和发展,造福两国人民,也为地区乃至世界的和平与稳定作出贡献。

Rigardi reen al la pasinteco por kune iri al pli hela estonteco -- jen la informo, kiun ambaŭ Vjetnamio kaj Ĉinio volas transdoni per tiuj solenaj festoj. Surbaze de la komuna konservado kaj disvolvado de la historiaj lecionoj, la najbareca amikeco inter la du landoj daŭre fortiĝos kaj disvolviĝos por la bono de la du popoloj, kaj por paco kaj stabileco en la regiono kaj en la tuta mondo.

来源:中国报道世界语网

相关推荐